x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

La “inversa” tradukdefio

Lee Miller & Tim Westover

En ĉi tiu rubriko ni prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ni faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj.

Ĉi-monate, ni pritraktas defion inversan al niaj kutimaj proponoj – nome, traduki Esperanton en la anglan. Temas pri la unuaj versoj de la fama epopea poemo de William Auld, La Infana Raso.

Enkonduke al la artikolo ĉi-monata, ni volas citi el letero de Stevens Norvell. Li bone resumis kelkajn gravajn punktojn pri tia tradukado:

Kaj jen nova defio. Oni devas ne nur translingvigi la ideojn, sed nun oni devas elekti vortojn kaj aranĝi ilin tiel, ke la voĉlegataj sonoj kaj ritmo poezie frapas la orelojn.

Jen la kerno de poezio-tradukado. Estas facilege simple anstataŭigi vortojn en lingvo A per vortoj en lingvo B; sed estas malfacilege redoni poemon el lingvo A en lingvo B kiu restas bona poemo, enhavas la samajn ideojn, kaj konservas ĝis iu grado la samajn formon kaj stilon.

“Ĝis iu grado” varias de poemo al poemo. Iuj poemoj preskaŭ plene apogas sin je siaj ritmo kaj rimskemo. Tradukoj de la Poe-aj poemoj La Korvo kaj La Sonoriloj certe estus plene malsukcesaj se la tradukanto ne konservus la ritmon kaj rimon. Eĉ Ebrio de Auld havas frapajn ritmon kaj rimon. Tradukantoj de tiaj poemoj, farante la damne malfacilegan taskon redoni poemon en alian lingvon, ŝanĝas vortojn, ellasas fragmentojn, kaj ofte devas signife modifi la enhavon de la poemo por reteni la formon. Kio pri la unuaj versoj de La Infana Raso? Ĉu la rimo kaj ritmo tiom gravas, ke la tradukanto pritondu la tekston por reteni la formon, aŭ ĉu la enhavo pli gravas? Ĉu estas akcepteble, se la formo iom elkreskas la originalan aspekton? Ĉiu tradukanto havas siajn proprajn respondojn al tiuj demandoj.

Ni dankas al EJL, RW, SN, SM, kaj GB, kiuj kuraĝis alfronti tiujn demandojn kaj sendis tradukojn al ni. Pri la tradukoj ĝenerale, ni povas diri ke tiuj, kiuj fidelas, ne tiom belas kiom la originalo, kaj tiu, kiu iom belas, ne fidelas. (Tiu lasta, efektive, estis provo redoni la tekston en formo de serio de limerikoj – pri ĝi ni parolos aparte!) La provoj estas interesaj, ĝuindaj, sed neniun oni povas nomi bona anglalingva poemo. Leginte ilin, oni nepre havas la senton de traduko – kiel apogilo por kompreni la Esperantan originalon ili estas utilaj, sed por komprenigi la entuziasmon de esperantistoj por tiu ĉi poemo, ili ne tiom sukcesas.

La Infana Raso uzas tre varian aron de stiloj, tonoj, kaj rimskemoj. En la komencaj versoj, kiujn ni pritraktas, la rimskemo estas strikte AABB kaj la tono estas iom leĝera kaj rapida, kun tri kriostrekoj kaj longa paranteza frazo (kiu fakte estas preskaŭ duono de la proponata teksto). El la tradukintoj, nur RW uzis rimskemon, kaj li elektis AABBA – la formon de limeriko.

Ni pensu pri la unuaj vortoj, en Esperanto jen:

Saluton, masonisto, mia prapatro Ruben.

Tuj aperas problemo: kiel redoni en la angla la tre simplan “Saluton”. Ĉu “Hello”? Ĉu “Greetings”? Ĉu “Hail”? Ĉu “Hey there”? La tradukintoj proponis:

  • Greetings, mason, Ruben my forefather
  • Greetings, O mason, my forefather Ruben
  • Hi there, stone builder, my forefather Ruben
  • Greetings Ruben, my ancestor the mason
  • Hail, Ruben…

“Hi there”, kompreneble, estas tro neformala. Sed “Greetings” kaj “Hail” estas tro formalaj, certe en la moderna angla. (Pensu pri “Greetings, Earthlings”).

Oni povas demandi ĉi tie ĉu la vorto vere rilatas al normala saluto, aŭ ĉu ĝi havas alian signifon. Ĉu eblus frazo kiel “I think now of you, my ancestor Ruben, the mason”? Aŭ eble “I see you, Ruben, my ancestor, the mason.” Ĉu “I greet you” estas pli bona ol “greetings”? Ĉu eblas uzi simple “Hello”? Alia elekto estus ellasi la vorton: “Ruben the Mason, my ancestor…” kaj daŭrigi la parolon kvazaŭ rekte al Ruben. Eblus ankaŭ elekti “I salute you, Ruben the Mason, my ancestor” – kvazaŭ saluto al eminentulo.

Poste venas: > kiu dum tuta vivo grimpadis supren-suben, ĉizante sur preĝejoj > gargojlojn kaj anĝelojn.

Por la unua verso, la tradukintoj donis:

  • Who clambered up and down his whole life
  • Who lifelong did clamber upward and down
  • Who during a lifetime climbed up and down
  • Who all your life climbed ladders up and down

La lingvo ne estas natura en tiuj ĉi provoj. Ili pensigas nin pri “I threw momma off the train a kiss” kaj simile. “You spent your lifetime climbing up and down” estas pli normala maniero esprimi la ideon en la angla. Kaj ne estas kialo komenci per “Who”: “Your whole life you climbed up and down”, ekzemple. En la angla oni ofte parolas pri “work”: “You worked your whole life climbing up and down”. Ni kredas ke la tradukintoj ial sentis ian devon sekvi la esperantan formon, kaj ne pensis pri la angla formo.

Por la posta verso, ni ricevis:

  • chiseling gargoyles and angels on cathedrals
  • chiseling angels and gargoyles on places of worship
  • chiseling gargoyles and angels on churches
  • chiseling on churches gargoyles and angels.

Denove ni demandas, kial resti kun “chiseling”? Ĉu ne en la angla oni kutime parolas pri “carving”? Aŭ “sculpting”?

Ni povus proponi tekston kiel:

My ancestor Ruben, stonecarver of renown, You worked your whole life, climbing up and down churches, carving angels, and gargoyles with tails.

Ĉu ne eblas foriri de la precizaj vortoj por kapti iajn ritmon kaj rimon? Tiu “tails” bone rimiĝos kun “sails” en la sekva verso…

Ni pensu nun pri alia verso:

kaj la filinon duan de tavernisto svatis.

D-ro Norvell ĉi tie komentis:

Auld misuzis la vorton, ‘svatis’; pro tio ke, li estis majstro de nia lingvo, mi devas supozi, ke li faris tion tutintence kaj ironie. Mi dubas, ĉu la plejparto el anglalingvaj legantoj eĉ komprenus la nocion pri profesie aranĝitaj geedziĝoj. Do, anstataŭ la vortojn ‘propositioned’ aŭ ‘seduced’, mi elektis la vorton ‘wooed’ por esti almenaŭ iomete ironia.

Ni ricevis:

  • courted the barista’s younger daughter
  • wooed the daughter, next to the eldest, of a publican
  • proposed to the second daughter of a drunkard
  • wooed the innkeeper’s second girl

Ni ne certas pri “barista”; certe ĉi tie “drunkard” ne estas ĝusta. Kaj “publican” estas apenaŭ konata vorto en la angla, krom en la Nova Testamento. “Innkeeper” estas ebla elekto. Kio pri “bartender”? Aŭ “bar owner”? Kio pri “Wooed the bartender’s younger daughter”?

Sufiĉas diri, ke kion ni ĉefe ricevis ne estis poemoj, sed prozaj klarigoj pri la poemo de Auld. Unu, tamen, RW, alfrontis la defion alimaniere, kaj verkis serion de limerikoj. Jen poemo, kaj tion ni laŭdas kiel amuzan majstroverkon, kvankam ĝi estas ŝerca traduko de la sufiĉe serioza La Infana Raso. Jen ekzemple la unua strofo, limerike:

Ancestor of mine climbing churches!
Hail, Ruben, in stony high perches,
in sunshine or drizzle
by hammer and chisel
an angel or gargoyle emerges!

Ŝajnas al ni ke ni devos atendi ĝis aperos en la angla bona poezia traduko de La Infana Raso, traduko kiu redonos la ritmojn kaj fortan senton de la originala. Kaj ni povas demandi ĉu eĉ eblus. Ĉu la poemo estas tiel forte ligita al Esperanto ke en alia vesto ĝi simple malaperas?

Estas menciinde ke jam aperis anglalingva traduko de La Infana Raso, de Girvan McKay. Ĝin ni ne prikomentas ĉi tie; sed ni proponas ke vi analizu la unuajn versojn. Ĉu ĝi sukcesas? Reagoj kaj leteroj estus bonvenaj.

Por la venonta defio, el Slaughterhouse-Five de Kurt Vonnegut:

Billy couldn’t read Tralfamadorian, of course, but he could at least see how the books were laid out—in brief clumps of symbols separated by stars. Billy commented that the clumps might be telegrams.

“Exactly,” said the voice.

“They are telegrams?”

“There are no telegrams on Tralfamadore. But you’re right: each clump of symbols is a brief, urgent message—describing a situation, a scene. We Tralfamadorians read them all at once, not one after the other. There isn’t any particular relationship between all the messages, except that the author has chosen them carefully, so that, when seen all at once, they produce an image of life that is beautiful and surprising and deep. There is no beginning, no middle, no end, no suspense, no moral, no causes, no effects. What we love in our books are the depths of the many marvelous moments seen all at one time.