x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Korelativa krizo

Wally du Temple

Esperantistoj en 2009 celebris la 40-an jariĝon de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Sandiego. Humphrey Tonkin, Ellen Eddy kaj mi rememoris la sinoferon kaj grandanimecon de Bill kaj Cathy Schulze, kies malavara donacego plejparte kreis la fonduson Esperantic Studies Foundation kiu subtenas la daŭrigon kaj plibonigon de NASK. Kompreneble ni honoras ilin multokaze. Tamen, ni deziris honori ankaŭ Ellen Eddy, kiu transprenis la organizajn laborojn por NASK de Cathy Schulze post ŝia morto.

la "Ŝulzkorelativilo" La “Ŝulzkorelativilo”

Pro la eminenta laboro de Ellen oni decidis donaci al ŝi specialan lernilon kiun Bill Schulze faris por Cathy. Temas pri du dek-flankaj diskoj, unu pli granda ol la alia, kiuj instruas la korelativajn vortojn. Ĝi estas genia inventaĵo kiu indas esti amasproduktita. Per turno de la supra disko eblas fari ĉiujn korelativajn vortojn. Mi nomu la ilon “La Ŝulzkorelativilo”.

Mi devis ĝin kunporti el Kanado en Usonon per aviadilo. Mi volvis ĝin per nigra papero kaj metis ĝin en mian porteblan valizon. Sur ĝin mi metis poŝtelefonon kaj etan ciferecan fotilon. Apude restis miaj medikamentoj, dentopasto, skribiloj, horloĝo, libroj kaj paperaĵoj.

Ĉe la kontrolstadio por aviadila protekto, mi metis la valizon sur la moviĝantan rimenon por iksradia inspekto. La inspektoroj tuj suspektis, ke mi estas teroristo. Giganta oficiro kun grimaco pridemandis min: “Evidente vi portas en via valizo diskforman moviĝantan objekton apud horloĝo. Pri kio temas?” Evidente, la supra disko de la Ŝulzkorelativilo turniĝis dum tremo de la maŝino. “Ho,” mi diris, “ne zorgu pri ĝi – temas pri tre genia aparato kiu simpligas komunikadon inter homoj. Ekzemple, se mi metas la supran diskon al nen kaj turnas ĝin al io, tio faras la vorton kiu signifas “nothing”. Ĝi estas nur kodo gramatika por rapidigi aferojn!”

Mi metis mian manon sur la valizon. “Permesu ke mi montru al vi kiel ĝi funkcias”, mi diris. La oficiro aspektis pli perturbita. “Call for back up!” li kriis. Dum mi estis surplankigita mi feble demandis, “Ĉu vi neniam aŭdis pri Ludoviko Zamenhof kaj la Internacia Esperanto-Movado?” Ĝuste tiam sonoris mia poŝtelefono. Alarmiloj sonoregis. Mi estis arestita kaj la tuta atendejo estis evakuita. Dum mi estis senvestigita en apuda konstruaĵo, speciala roboto alproksimiĝis al la Ŝulzkorelativilo anticipante eksplodon.

Mi ne scias, kiel oni decidis ke mi ne estas sinmortiga agento, sed post du tagoj oni redonis al mi la Ŝulzkorelativilon kaj valizon, kaj permesis al mi daŭrigi mian vojaĝon al Sandiego. Mi rekomendas al Ellen ke ŝi ne portu ĝin ien ajn per aviadilo, kaj absolute neniam metu nek poŝtelefonon, nek dentopaston sur ĝin eĉ en urba vagonaro. Kaj se iam pridemandita pri ĝi, ne menciu ke ĝi estas “gramatika kodo por rapidigi aferojn”. Eĉ ne vortigu la nomon de Zamenhof ĉar ĝi ŝajnas esti ege fremda kaj suspektinda. Ellen Eddy vere indas ricevi la Ŝulzkorelativilon. Mi gratulas ŝin. Kaj mi ne bedaŭras la ĉagrenojn kaj zorgojn kaŭzitajn al mi por transporti ĝin.