x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

Metamorfozoj

Philip DeCamp

Irlandaj legendoj estas konataj tra multaj partoj de la mondo, aparte tiuj fabeloj pri la koboldoj kiuj vestas sin verde, surhavas bulĉapelojn kaj gardas trezorojn ĉe la finoj de ĉielarkoj. Eble neniu krom mi vere kredas tiajn fe-rakontojn. Mi tute kredas ilin, tamen, ĉar unufoje mi transformiĝis en tian koboldon. Finfine, kvindek jarojn poste, mi nun povas malkaŝi la tutan veron.

En la somero de 1959, mi laboris po dek horojn nokte, po sep noktojn semajne, ĉe manufakturo kie ni produktis valvojn ŝtalajn. La laboro estis malfacila kaj malpura, la vetero varmegis, kaj la fabriko varmiĝis eĉ pli pro forĝfornoj. Aldone al nia mizero, ni bezonis porti pezajn verdajn uniformojn kaj veldistajn ĉapelojn kun mallongaj bekoj por gardi kontraŭ fajreroj kaj flamoj. Tiu okupo estis infera. La sola kialo por labori tiamaniere – malsimile al miaj kompatindaj kamaradoj – estis por amasigi sufiĉe da mono por reiri aŭtune al universitato.

Tiutempe nur du aferoj komfortigis mian vivon: mia belega karulino Ana, kaj mia maljuna ĉeĥa violono. Malfeliĉe, mi malofte povis viziti Anan – ankaŭ ŝi estis studento – ĉar ŝi laboris tage kiel kelnerino ĉe la kafejo El Perro Roto. Cetere, mi ne rajtis ludi la violonon kiam mi revenis de la fabriko je la tria horo matene; mi loĝis en luita ĉambro ĉe domo kie ĉiuj logantoj krom mi dormis nokte kaj laboris tage. Do, se mi volis malstreĉiĝi post mia labortago, mi veturigis mian kadukan aŭton en la kamparon kaj tie ludis la violonon sub la luno kaj steloj.

El ĉiuj lokoj en la kamparo, aparte plaĉis al mi la Gazono de O’Bannon. Ĝi estis granda kaj bela areo, kiun la riĉa posedanto ne zorgis kultivi. Anstataŭe, tiu emerita irlandano tenis la landon plejparte por rajdi sur ĉevaloj kun sia filino. La tereno inkluzivis ankaŭ belan rojon, kiun la bienulo provizis per buntaj trutoj. La plej proksimaj domoj estis pli ol du kilometrojn for; sed malgraŭ tio, ludante spiritajn kamparajn melodiojn sur la rojobordo, mi alfiksis dampilon al la violono por kvietigi la sonon. Se la muziko sonus sufice dampite kaj elfece, neniu ĝin aŭdus – aŭ almenaŭ tiel mi pensis…

Okazis je proksimume la kvara horo matene de la fatala tago, ke mi ludis ĵigeton sub plena luno. Rigardante malatente en la akvon, mi vidis grandegan truton. Ĝi naĝis kontraŭ la fluo nur sufiĉe rapide por resti ĝuste antaŭ mi, kvazaŭ ĝi aŭskultis la muzikon. Nu, foje plaĉas al mi fiŝkapti, kaj ĉiu scias, ke fiŝistoj kaj violonistoj emas alianciĝi kun Diablo; do, kiam Diablo flustris en mian orelon, “Kaptu la cielarkon – NEPRE!” mi vere penis rezisti. Sed – ve – rezisto estis ja vana.

Rapide, kun ŝvitaj manoj, mi detranĉis longan arbobranĉon. Mi prenis unu kordon de mia violono kaj alfiksis ĝin al la branĉo por fari kaptilon. Klare, la diablo posedis min. Malrapide mi kliniĝis preter la krutan rojobordon kaj mallevis la kaptilon en la akvon. Eĉ pli malrapide mi tiris la kaptilon apud la voston de la fiŝo. Fine, kun kaptilo en la ĝusta pozicio, mi atakis! La kordo streĉiĝis, la fiŝo impetis, mi perdis egalpezon kaj transkapiĝis en la rojon, skrapante la verdan muskon de la bordo per mia vizaĝo. Tamen mi surteriĝis sur la piedoj kaj eksciis, ke kvankam mi staris en akvo ĝiskokse, la kordo restis streĉita kaj mi ankoraŭ tenis la fiŝon. Kiam la truto saltis en la aeron, mi ĝojkriis leone!

Je la sama momento, grandega ekbrilo preskaŭ blindigis min – mi vidis antaŭ mi nur verdajn makulojn. Ektirante la manojn al la vizaĝo, mi lasis fali kaj kaptilon kaj fiŝon. Dum mi klopodis vidi denove, mi aŭdis sonon de iu, kiu forkuris de la alia rojobordo. Sendube la ekbrilon kaŭzis fulmlumilo de fotilo.

Negrave, la fiŝo eskapis. Pli grave, mi perdis kordon de mia violono. Tre grave, mi agis stulte – kaj dume, iu fotis min. Mirinde! Malseka, laca, kota, malsata kaj humila, mi reiris al mia ĉambro. Kiam finfine mi ekdormis, mi sonĝis pri Diablo ridanta.

Ĉirkaŭ tagmeze, mi vekiĝis. Ĉar mi ne volis pripensi mian malsaĝaĵon, mi okupis min per aĉeto kaj zorgema instalado de nova kordo por la violono. Survoje al mia laborejo, mi haltis ĉe El Perro Roto por trinki kafon kaj babili kun Ana. Post la foriro de la tagmezaj homamasoj kaj antaŭ la vespermanĝa horo, Juan, la propulo, ne ĝeniĝis se Ana kaj mi babilis iomete. Li estis vidvo, kaj plejparte li nur palpebrumis kaj forturnis la kapon kiam mi envenis. Tiun tagon, kiam mi sidiĝis ĉe la verŝtabulo, Ana rapide alportis al mi kafon kaj ŝi aspektis tre ekscitita.

Ŝi fingre montris la televidilon sur la muro kaj diris rapide, “Ĉu vi jam vidis tion? Ĝi estas la granda rakonto de la tago. Vidu!”

Raportisto sidis apud kampulo kaj paroladis: “…jen Jimbobo Ruĝakolo, kiu venis al nia stacio matene kaj asertis, ke li havas fotan pruvon ke la rakontoj pri preternaturaĵoj en Kantono Klermonta estas veraj. Kia suprizo kiam ni rivelis la filmon! Vi juĝu! Ĉu tio estas koboldo fiŝkaptanta?”

Mi malmulte aŭdis la raportiston post kiam la foto aperis surekrane, ĉar tie estis mi: staranta en akvo, vestata en verdo, kun musko sur la vizaĝo en la formo de verda barbo. La beko de mia ĉapeleto aspektis kvazaŭ rando de bulĉapelo, kaj mi ŝajne levis la grandan truton per magia vergo. (La violonkordo restis nevidebla en la foto, sed aperis ekbrilo ĉe la fino de la branĉo kie la kordo reflektis la fulmlumilon de la fotilo. Klare, tio estis magio!)

“…sekvis la stranga muziko…” diris Jimbobo, “…kaj tiu ululo! Mia sango glaciiĝis!”

“Kion vi pensas?” Ana demandis.

“Ĉu vi ne vidas?” mi flustris. “Tio estas mi!”

Grandokule Ana rigardis jen min, jen la televidilon, denove min, denove la televidilon. Ŝi ekbalbutis ko-vortojn: “Kia… k-kiel… k-kio…” kaj fine, “KIAL?”

“Ŝŝŝ! Mi klarigos”, mi respondis, tute malcerte. Mallaŭte kaj tre rapide, mi rakontis la tutan aferon – krom la parto pri Diablo – dum ŝi aŭskultis min kun buŝo malfermita.

Fine, Ana skuis la kapon kaj ree demandis, “Sed kial?”

“Ĉu vi kredas je ‘frenezo momenta’?”

“Jes,” ŝi diris, “vi estas sendube freneza, sed mi ne scias pri ‘momenta’.” Ŝi ridis kaj skuis la kapon denove. “Grave – vi devas konfesi. Kelkaj kampuloj estas tre superstiĉaj. Vi kaŭzos grandan timon inter tiuj se…”

Mi pensis rapide kaj interrompis ŝin. “Mi scias – SED…” Mi spiris profunde kaj diris, “Se mi konfesus, povus sekvi du eventualoj: unue, la kampuloj venus por ĉasi min kun torĉoj, falĉiloj kaj fojnoforkoj – same kiel ili postkuris Frankenstein-on. Due, oni min alportus al La Honorinda Juĝisto, kiu estas bienulo en Kantono Klermonta kaj arda sportisto. Ho! Tridek tagojn li malliberigus min pro fiŝkapto sen permesilo; sesdek pro fiŝkapto per kaptilo; tridek pro transpaŝo kontraŭleĝa; tridek pli ĉar li opinias min turpa montarano, kaj tiel plu… Mi restus en malliberejo ĝis Kristnasko. Ambaŭ ebloj ne plaĉas al mi. Mi esperas, ke ni tenu ĉi tiun informon kiel nian sekreteton.”

Ana iom kuntiris la brovojn iom, paŭzis, kaj fine tuŝis la randon de mia taso per fingropinto. “Certe vi scias, Alko, ke oni ne povas devigi edzinon denunci la edzon.”

Ne dezirante tremi, mi levis la tason al mia buŝo per du manoj, kaj kisis la fingropinton. “Mi timis, kara, ke vi neniam demandus.”

Ŝi ridetis alloge. “Nu-u-u, kiom ofte venas al knabino oportuno edziniĝi al freneza koboldo?”

La rakontoj el Kantono Klermonta fariĝis pli absurdaj tagon post tago: porkoj flugis nokte, anasoj parolis tage, hundoj predikis evangelion dimanĉe. En la aŭt-uno, Ana kaj mi tre feliĉe foriris de kaj urbo kaj kantono por reveni al la universitato. La sorto ne permesis nin reveni al la kantono dum kvindek jaroj, sed antaŭ kelkaj monatoj ni reiris kaj konstatis, ke la sola rikoltaĵo tie estas domoj. Ĉie estas domoj. Eĉ la rojo kie mi antaŭlonge ludis violonon – ĝi nun fluas tra betona tubo subtera, sub domoj. Mi desapontiĝis, sed mi scias, ke aferoj ofte ŝanĝiĝas; kaj kvankam kelkaj ŝanĝoj efemeras, aliaj – ekzemple miaj metamorfozoj – daŭras. Eĉ nuntempe, mi kelkfoje sonĝas kampulojn kun falĉiloj kaj torĉoj. Cetere, kiam mi razas min, mi kelkfoje vidas koboldon en la spegulo, kaj aŭdas ridon de Diablo.

Kaj ĉiam – ĉiam – mi gardas la trezoron konfiditan al mi antaŭ longa tempo.