x-metodo akceptata

Usona Esperantisto

Dumonata bulteno de Esperanto-USA

2009:5 (sep-dec)

Enhavo

kovrilo

PDF-versio

  • Vojaĝu ekstergalaksie
    Ĉu vi rimarkas kiel la aŭtunaj noktoj pli kaj pli longiĝas de tago al tago? Ni jam legis pri la ekliptiko – la ĉiela zono tra kiu la suno ŝajnas iri dum nia ĉiujara orbito de ĝi. La akso de la Tero tamen kliniĝas relative al la ekliptiko, do la suna vojo estas iom oblikva: printempe ĝi altiĝas kaj tagoj longiĝas, kaj aŭtune la fenomeno inversiĝas.
  • Approaches to classroom instruction
    Gary provides a brief survey of historical trends in language instruction, and their application to teaching Esperanto.
  • Bonhumoraj zamenhofanoj en Bjalistoko
    Bjalistoko renkontis nin per agrabla malvarmeto (kia bonaĵo post la varmego de “Hotlanta”!) kaj Esperanto-flagoj en la stacidomo. Serĉante nian loĝejon sur la strato de Jerzego Waszyngtona – ankaŭ konata kiel “George Washington” (ĉu ne klare?!) – ni vidis kelkajn ŝildojn en Esperanto: “okulisto”, “monŝanĝejo”, “glaciaĵo” – kaj kiam mi vidis tuj apud nia loĝejo la hospitalon je la nomo de Ludoviko Zamenhof, mi vere volis pinĉi min por certiĝi, ke tio ne estas sonĝo!
  • La kurioza rakonto de la ŝtuparo malaperanta
    Ĵaŭdon matene mi reiris al mia laborejo sed haltis unue ĉe manĝetejo por aĉeti grandan tason da kafo por klarigi mian kapon. Sam, la blinda posedanto de la manĝetejo, demandis: “Malglata nokto, Alko, ĉu ne?” “Malglata tago, Sam,” mi respondis. “Mi preskaŭ perdis mian virinon al ŝtuparo malaperanta.”